国际世界语博物馆,国际世界语博物馆

首页 > 国内新闻

    台湾世界语者2018年元月聚会

    Januara Esperanta Renkontiĝo en Pingtung

    -raportis Abengo


      Laŭ la foto 13 anoj ĉeestis en la januara esperanta kunveno, kiu okazis sabate, la 13an de januaro 2018 ĉe la Kafejo Familio en Sun Yat-sen-a Parko en la urbo Pingtung.

      如照片所示,有十三名世界語者參加今年屏東的元月世界語集會。

      Ĉi tiu kunveno antaŭe estis rezervita por la intermarkola renkontiĝo kun la gastoj el Zaozhuang, sed pro la malfacileco gajni la necesajn dokumentojn, ilia vizito estas prokastita. Ili povas nur veni al Kaohsiung je la 25a de januaro. Anstataŭ la renkontiĝo kun ĉinaj gastoj estis nur la kunveno por la lokaj esperantistoj. Tamen la kunveno havis internacian etoson, pro tio ke inter la partoprenantoj estis studentino de Ĉeĥio, du kanadanoj, po unu el Irano, Indonezio kaj Vjetnamio.

      本集會原設計和大陸棗莊的世界語者會面,但因為他們不能如期到來,所以變成只是屏東地區世界語者的集會。這次的集會也有國際會議的氣氛,因為參加者來自七國:當中有一位捷克女生,一名依朗老師,兩名加拿大人,日本,印尼,越南各一人。

      Unue Abengo donis 15-minutan prelegon pri la ĉina urbo Zaozhuang, Zaozhuang-a Universitato kaj la Esperanto-muzeo ene. Suprize la Zaozhuang-a Universitato havas pli ol 18000 studentojn kaj la areo de la universitato estas pli vasta ol 12 kvadratkilometroj. La loĝantaro de municipo Zaozhuang sumas je pli ol kvar milionoj kaj antaŭ kvar mil jaroj jam estis historia rekordo pri la civilazicio de Zaozhuang. Famuloj Mozi kaj Luban naskiĝis en Zaozhuang antaŭ 2500 jaroj.

      首先阿明哥報告棗莊市,棗莊大學和棗莊世界語博物館。使人吃驚的是棗莊大學有1200公頃的地和18000名就就讀的學生。棗莊市的人口竟有四百多萬人,而其文明歷史可追算至3000年前,大家熟知的墨子和魯班約2500年前於就在這裏誕生。

      Post la parolo de Abengo Fraŭlino Yuri Hirai donis prelegon pri Ĉeĥio. Ŝi estas interŝanĝa studentino el Ĉeĥio ĉe Pingtung-a Universitao, post kvin tagoj ŝi konkludos sian studon en Tajvano kaj revenos al Ĉeĥio. Ŝi per flua Esperanto fiere prezentis sian hejmlandon, ekzemple ŝi menciis la ĉekian komponiston Dvorak. 

      阿明哥十五分演講之後是捷克交換學生大約以十五分鐘演講她的祖國,介紹其祖國的歷史,文化和捷克的出人才,她很驕傲的說著名的作曲家德弗扎克就是捷克人。

      Laŭ la vico parolis Reza, kaj lia filino pri siaj spertoj ĉe la UK kaj IIK (Internacia Infana Kongreso). Ankaŭ Ingrid parolis pri siaj spertoj dum la partopreno en ILEI konferenco kun belaj fotoj. Mankis tempo por ĉiuj parolantoj, kaj ĉeestantoj, kiuj fakte povus ankaŭ iom rakonti. Ni faris grupfotojn kaj ĝuis la manĝaĵojn aŭ trinkaĵojn de la kafejo.

      接著是伊朗老師瑞察和他的女兒艾林的報告。他們講有關在韓國參加世界語大會和世界兒童世界語大會經歷。除以上的演講之外還有莊迎華老師精彩的報告她在韓國參加全球世界語教師大會的盛況。因為時間有限,不能讓所有的參加者提出他們的報告。

      Krom la paroladoj estis eta librofoiro, kaj kelkaj komencantoj povis aĉeti vortarojn aŭ lernolibrojn por sia studado. Inter la novaj partoprenantoj estis kaligrafia instruistino s-ino Wu Meilian, kiu aĉetis kelkajn librojn por si mem kaj montris sian entuziasmon lerni Esperanton. Bonan sukceson al ŝi!

      除以上的演講之外,還有小型的書展,展出世界語的字典,雜誌和教書等,讓初學者購買。會埸中有一位世界語的初學者吴梅莲,她是書法的老師。她很高興的一口氣買了許多書,好像下了決心要把世界語好。祝她的學習成功。

      En la parko okazis paralele foiro pri la fruktoj kaj agrikulturaj produktaĵoj de Pingdung Gubernio. Estas ĝusta tempo de frukto Lianwu (Vaksa pomo). La plej bona varianto de tiu frukto, kiu nomiĝas “Nigra Perlo“, kostas je 900 tajvanaj dolaroj (30 usonaj dolaroj). Mi aĉetis kontente ne multekostan varianton de la sama frukto (8 pecoj), kiu kostis al mi nur je 100 tajvanaj dolaroj. Krom la ekspoziciado estis ankaŭ scenejoj de muziko, danco kaj kantado. Mi aparte ŝatis vidi la spektaklojn de indiĝena teamo.

      在咖啡廳外面的公園有屏東農產品的展覽和歌舞表演。現在正是蓮務開始出產的季節。這蓮霧很像臘的小棃,世界語的一個講法是vaksa pomo (爪哇蘋果),不知是否還有更好的名字。最好的品種叫黑珍珠,一盒十五顆,標價是1500元,我很高興的買了八顆品質不差的蓮霧,只花一百元台幣。除了農產品展之外,公園還有歌舞,我特別歡其中的原住民表演。

      Mi esperas, ke la pingdung-a amikaro de Esperanto nepre okazigu la kunvenon ĉiumonate. La venonta monata kunveno estos jam decidita. La februara kunveno estos tre bunta, pro internaciaj gastoj el Koreio, Vjetnamio, Kanado ktp. ankaŭ partoprenos en la renkontiĝo. Bonvolu atendi la novan anoncon pri la baldaŭa programo.

      我希望每個月都能舉行世界語的集會。下個月的集會己經計畫好,將有來自韓國,越南,加拿大的世界語貴賓一起參加活動。請大家注意活動的通告。(阿明哥報導)

    录入时间:2018/1/15 Hits:1327