国际世界语博物馆,国际世界语博物馆

首页 > 海外飞鸿

    国际世界语协会主席贺信

    MESAĜO DE LA PREZIDANTO DE UEA OKAZE DE LA 5-JARA JUBILEO DE LA ESPERANTO-MUZEO DE ZAOZHUANG-UNIVERSITATO

    Estimataj kolegoj kaj kunlaborantoj,   

    kun granda ĝojo mi skribas por gratuli vin okaze de la 5-jariĝo de la Esperanto-muzeo.   

    Kvin jaroj estas mallonga tempo en la vivo de lingvo, kiu atingis jam sian 132-an jaron. Tamen kvin jaroj povas esti ankaŭ signifoplenaj por la kulturo de tiu lingvo.    Muzeoj ludas ŝlosilan rolon en la disvolviĝo de Esperanto. Tie oni gardas niajn trezorojn; tie oni gastigas niajn esploristojn; tie oni dokumentas nian kulturan vivon.   

    Ĉinio de multaj jardekoj faras gravajn kontribuojn al la Esperanto-kulturo, interalie per revuoj, libroj, kaj radio-elsendoj. Sed muzeo mankis, ĝis la brila iniciato de Zaozhuang-universitato. Intertempe fariĝis klare, ke la muzeo estos ligita ankaŭ al la disvolvado de Esperanto-fako en la universitato. Tiu du paŝoj malfermas novan epokon por la lernado kaj pristudo de Esperanto en Ĉinio.    Tial, nome de la Estraro kaj Komitato de Universala Esperanto-Asocio, mi esprimas nian varman admiron kaj aprezon al la gvidantoj de Zaozhuang-universitato pri via klarvido kaj entreprenemo. Krome mi ree emfazas nian volon, konforme al la interkonsento subskribita en Lisbono pasintsomere, proksime kunlabori kun vi por certigi la prosperon kaj viglan disvolviĝon de la Esperanto-muzeo kaj la Esperanto-fako.   

     Mi deziras al vi plej agrablan, festan, kaj esperplenan jubileon!

    D-ro Mark Fettes Prezidanto Universala Esperanto-Asocio

    录入时间:2018/12/6 Hits:897