首页 > 世运博文Mia Rakonto kun Esperanto(盛敏)
作者近影 Mi estas universitata studentino de Esperanto. Mi traktas Esperanton de kiam mi iris al universitato. Verdire, antaŭ ol iri universitaton, mi ne sciis, kio estas Esperanto, sed la studo en la universitato pri Esperanto pli kaj pli interesigis min. Mi ankaŭ tre konsentas kun la kontribuo de ĉi tiu artefarita lingvo al disvolviĝo. Kiam mi estis en la unua universitata jaro, estis multaj kursoj en nia klaso. Pluraj eksterlandaj instruistoj de Esperanto prenis nin por lerni Esperanton. Ni multe studis en klaso kaj ludis ludojn post lecionoj. Unu studjaro transformis min de knabino, kiu ne komprenis Esperanton, al studentino, kiu havas antaŭan komprenon pri Esperanto. Mi ankaŭ faris la ekzamenon pri Esperanto(KER )B1 kaj sukcese akiris la atestilon. La jaro pasis rapide kaj starigis la fundamenton por mia Esperanto. 作者与日韩世界语者在枣庄世界语文化森林公园 Nun mia ligo kun Esperanto daŭris preskaŭ tri jarojn. En la pasintaj tri jaroj mi renkontis multajn Esperanto-parolantojn kaj amikiĝis kun ili. Mi plilarĝigis miajn horizontojn per Esperanto kaj vidis la pejzaĝojn de multaj diversaj landoj. Mi partoprenis en la "KS de Ĉinio, Japanio, Koreio, Vjetnamujo" okazinta en la interreto kaj eksciis pri la vivo kaj lernado de esperantaj junuloj en ĉi tiuj kvar landoj. Mi partoprenis la tradukon de iuj Esperantaj libroj kaj amasigis multan tradukan sperton. Mi kandidatiĝis por volontula agado por Esperanta ĵurnalismo por helpi la disvolviĝon de Esperanta ĵurnalismo. Mi ankaŭ profunde sentas la spiritan efikon, kiun Esperanto alportas al ĉiuj parolantoj de Esperanto. Kvankam ni eble ne renkontas unu la alian, simpla "Saluton!" povas mallongigi la distancon inter niaj koroj. Ĉi tio estas tre mirinda potenco, ĝi inspiras la veron, bonecon kaj belecon inter homoj. Mi pensas, ke estontece mi ankaŭ serioze studos Esperanton, kaj pelos pli multajn homojn ĉirkaŭ mi lerni Esperanton, kaj kontribuos mian forton al la disvolviĝo de Esperanto. 作者系枣庄学院世界语专业学生 录入时间:2021/9/4 Hits:468 |