国际世界语博物馆,国际世界语博物馆

首页 > 世运博文

    Gratule al la 10-jariĝo de Shandong-a Esperanto-Klubo(朴基完)

                    朴基完教授主持应用型大学世界语公选课教材《世界语基础》新书发布会

                                       佐佐木照央、孙明孝和朴基完在一起留影

     

                        D-ro BAK Giwan (Koreo, Profesoro de la Esperanto-Fako de Zaozhuang Universitato)

       10-jariĝo!

        En Koreio troviĝas jena proverbo : Post 10 jaroj ŝanĝiĝas eĉ montoj kaj riveroj.

        Mi ne vidis la tuton de la 10 jaroj de Shandong-a Esperanto-Klubo, sed la duonon de ĝi, de la jaro 2016. Kaj mi sentas, ke ĝi multe progresis kaj grandiĝis je diversaj flankoj dum tiuj 5 jaroj, kaj mi ekpensas pri tiu korea proverbo. Dum la 5 jaroj, kiam mi vidis ĝin de proksime, ĝi multe evoluis kaj kontribuis multon al la ĝenerala Esperanto-movado de Ĉinio. La plej grava estas tio, ke ĝi rolis kiel motoro de la establiĝo de Esperanto-fako en Zaozhuang Universitato en la jaro 2018. Sen ĝi verŝanje ne eblus okazi tiu epokfara afero. Kaj ankaŭ la stariĝo de Esperanto-Muzeo en la universitato, pli antaŭe, devus esti dank’ al ĝia ekzisto. Sen paroli plu, tiuj 2 gravaj aferoj jam devas esti la plej gravaj punktoj en la historio de ĉina Esperanto-movado kaj ankaŭ de la tutmonda Esperanto-movado. Pro tio mi elkore gratulas kaj laŭdas la 10-jaran ekzistadon de la klubo.

        Ekde la jaro 2017, la membroj de la klubo, la studentoj de la universitato, partoprenadas en diversaj Esperanto-kongresoj internaciskalaj. Ankaŭ tio devas esti dank’ al la ekzisto de la klubo, mi pensas. Kaj en 2021, unu ĝia knabina membro, la diplomiĝinto de la universitato, sukcesis eniri en la magistran kurson de la pola universitato Adam Mickiewicz Universitato, pere de Esperanto. Ankaŭ tio estas ja la unua kaj epokfara afero en ĉina Esperanto-movado. Mi elkore gratulas la sukcesinton kaj ankaŭ la neston de la sukceso, la Shandong-a Esperanto-Klubon.

       Ĉi tie en la urbo Zaozhuang ankaŭ troviĝas la Esperanto-Parko, posedata kaj direktata de s-ro Sun Shoude, unu el la membroj de la klubo, kiu iam lernis Esperanton sub la gvido de s-ro Sun Mingxiao (Semio), la prezidanto de la klubo. Mi pensas, ke ankaŭ la projekto de la parko efektiviĝis danke al la ekzisto de la klubo. Nun la parko estas sub granda konstruado kaj plibonigado, esperante, ke ĝi baldaŭ fariĝos ja tre bona nesto de ĉiuj esperantistoj en la mondo. Mi elkore deziras, ke Dio benu la projekton.

        La klubo, same kiel ĉiuj aliaj kluboj ĝenerale, konsitas el diversaj kategorioj de membroj, nome junaj studentoj, mezaĝuloj kaj maljunuloj, universitatanoj kaj ankaŭ ordinaraj civiluloj. Jen mi volas komenti unu bedaŭrindan punkton pri la klubo. Mi vivas en tiu ĉi urbo Zaozhuang, kie troviĝas la klubo, jam 5 jarojn, kaj mi neniam vidis ian lernokunvenon aŭ studkunsidon por civiluloj ekster la universitato. Tre strange por mi. Kial ili ne volas kunsidi por lerni Esperanton, la kialon de la kialoj de ilia kunestado? Se ili ne bone scias Esperanton, nome paroli en Esperanto, ili ne povas resti longe en la Esperantista rondo. Tio estas vero. Kaj Esperantisto estas tiu, kiu parolas en Esperanto. Se ili ne povas paroli en ĝi, ili do ne estas esperantistoj. Ŝajnas al mi, ke en la klubo preskaŭ ĉiuj eksteruniversitataj membroj estas Esperanto-amikoj, ne Esperanto-parolantoj. Ja tre bedaŭrinda fenomeno. Por plua progreso de la klubo kaj ankaŭ de la Esperanto-movado ĝenerale, nepre bezona estas bona parolado en Esperanto inter la membroj. Tion mi ege esperas, ankoraŭ foje gratulante kaj laŭdante la 10-jariĝon de la klubo!

                      作者系枣庄学院世界语专业教授,山东世界语俱乐部副主席

     

    录入时间:2021/10/18 Hits:308