国际世界语博物馆,国际世界语博物馆

首页 > 世运博文

    Bonega ekzemplo por nia movado(胡国鹏)

                                  作者在太原柏杨树街小学讲授世界语诗歌创作

                                  作者和泾川世界语者接待韩国世界语者朴基完夫妇


    ——Al la 10jara datreveno de la fondiĝo de Shandong-a Esperanto-klubo


    La tempo pasis ne tiel longe post la fondiĝo de via klubo, sed vi jam atingis multajn mirindajn rezultojn, kiuj mirigis ĉinajn kaj diverslandajn esperantistojn,por ni ĉi tiuj atingoj estas grandaj kontribuoj al nia movado kaj ankaŭ bonaj rimedoj por riĉigi nian kulturon.

    Laŭ mi la klubo faris multajn signifajn laborojn dum pasintaj dek jaroj:

    1).Vi diversmaniere propagandas Esperanton al lokaj talentuloj kaj intelektuloj de koncernaj universiatoj kaj institucioj por ricevi la subtenon kaj kunlabron, precipe vi sukcese enkondukis nian lingvon en Universitaton Zaozhuang helpe de gvidantoj de la universitato, kaj eĉ oficiale fondis esperantan fakultaton,en kiu estas lecionoj pri lingvo,traduko,literaturo kaj historio de esperanto, la plej mirinda afero estas,ke vi establis kunlaboron por magistra trejnado kun la universitato de Poznano de Pollando.tiuj atingoj altigis la nivelon de Ĉina Esperanto-Movado.La fakultato de Esperanto funkcias bone dum du jaroj kaj kultivis kelkdekajn bakalaŭrojn, kiuj baldaŭ povos ricevi la diplomon kaj havi postenon de koncernaj institucioj de Esperanto.

    2).Vi kolektas kelkajn talentajn esperantistojn el Japanio, Koreio, Pollando kaj ankaŭ kelkaj el diversaj lokoj de Ĉinio por tradukado, polurado kaj redaktado de Esperantaj libroj krom la konstantaj instruadoj por la universitato. La impona kvravoluma novelaro” La strangaĵoj de Liaozhai” kiu estas listigita en la fama serio” Oriento-Okcidento” (la 56a numero), ankaŭ la ĉina klasikaĵo ”Mozio”estis tradukita kaj eldonita de via teamo pli frue, certe estas tre grava la eldonado de instruaj materialoj dulingve pri lingvo kaj traduko de esperanto,kiuj plenumas la bezonojn de instruado.

    3). Per Esperanto vi sukcese organizis kelkajn grupojn aŭ de studentoj,aŭ de komercistoj por studi koncernajn fakajn laborojn en aliaj landoj, ankoraŭ menciindas ke vi elektis talentajn studentoj ĉiujare partopreni en UK por sperti esperantujan vivon, tio portas al ili la profundan impreson.

          Ankoraŭ precipe menciindas, ke kelkaj kapablaj personoj en via teamo faris fruktodonajn kontribuojn por nia Esperanto-Movado, al ili ni ŝuldas elkorajn dankojn:Cao Shengqiang,Sun Mingxiao, Li Weilun...

    Vi faris multajn meritajn laborojn dum lastaj dek jaroj kaj portas al ni grandajn kuraĝigojn kiel vere brila kaj bonega ekzemplo de esperanta movado,ni povas lerni multe de vi.

                                    (Ardo )

    作者系国际世界语协会终身会员,中华全国世界语协会理事,枣庄学院世界语专业特聘教师



    录入时间:2021/10/18 Hits:415