首页 > 征稿Rememoro de prof. d-ro Sasaki(犬丸文雄)
INUMARU Fumio Prof. s-ro Sasaki klopodis por disvastigi Esperanton en Tokio, en la regiono Kantoo kaj en Azio. Retrorigardante tion parte, mi volas rememori la grandan personon. Li prelegis pri sia Esperanto sub la titolo “Esperanto - serĉante lingvon, kiu taŭgas por min esprimi” la 27an de oktobro 2018 okaze de la 35a unutaga publika kurso de Esperanto organizita de la kunlaborantaro de ok esperanto-grupoj en Tokio, en kiu mi reprezentas Suginami-Esperanto-Rondon. Tiam tuj antaŭe li revenis de Ĉinio. Li parolis ĉefe pri siaj tieaj agado kaj spertoj, sed en komenca kvarono pri la agado en Japanio. Mi reskribas koncize tion ĉi jene. Li eklernis Esperanton aŭtune en 2002. Ekde 2004 li plenumis la rolon de interpretanto por Esperantaj prelegoj dum eventoj en Saitama kaj en tiuj de Kantoa Ligo de Esperanto. Li jam de longe spertis interpreti inter la rusa lingvo kaj la japana. Li diris, ke tiuj spertoj utilis kaj ke ju pli la kapablo de Esperanto altiĝis des pli ankaŭ tiuj de aliaj lingvoj. Li enkondukis Esperanton en siajn lekciojn en universitatoj; Unversitato Saitama aprile en 2005, Leteratura Fakultato de Universitato Tokio en 2007 kaj Instituto Tokio pri Teknologio en 2010 krome Malferma Universitato de Japanio. Li verkis broŝurojn por instrui Esperanton al universitataj studentoj. Li retiriĝis el Universitato Saitama pro aĝlimo en 2013. Aŭtune li iris al Zaozhuang-a Universitato en la provinco Ŝandongo de Ĉinio. Li prelegis antaŭe ankaŭ por la 23a publika kurso en 2006 sub la titolo “la fremda lingvo kiun oni ĉiam povas eklerni – Per ĝi vi fariĝos kapablulo!”. Li estis kunlaborema por informadi la publikon pri nia lingvo. Mi ekkonis d-ron Sasaki probable en iu Kantoa Kongreso de Esperanto. Pri unu el tiuj mi rememoras, ke okazis la 60a Kantoa Kongreso en 2011 en Universitato Saitama, kies profesoro li estis pri la rusaj lingvo kaj literaturo ĝis marto de 2013. Mi rememoras lin interpretantan por Esperanta prelego. Mi helpis lin kun aliaj por reordigi la ejon babilante. Dum 2010 kaj 2012 li plenumis la rolon de Prezidanto de la komisiono de UEA pri Azia Esperanto-Movado (KAEM). Sekvante lin, mi eklaboris por KAEM kiel japana reprezentanto kaj ĝia vicprezidanto ekde 2013. Mi sciiĝis de li pri liaj spertoj inkluzive de malfacilaĵo de la administrado. Tio utilis por mia plenumo de la rolo. Kiam ni renkontiĝis dum esperantaj eventoj, ĉiam ni interbabilis interŝangante niajn spertojn. Tio estas agrabla memoro. En 2008 mi komencis projekton de nova lernilo kadre de Japana Esperanto-Instituto. Li estis unu el la membroj de la projekto. Li donis al ni siajn broŝurojn kaj kontribuis al konsidero de fundamenta plano. La kontribuo daŭŝris ĝis antaŭ lia eklaboro en Ĉinio. La lernilo “Esperanto kun ekzercaro por japanlingvanoj”, la rezulto de la projekto, estas nun uzata por memlernado kaj kursoj ekde 2013. Tie aperas ekzemple la frazoj: “La instruisto diris, ke li lernas dum instruado.” por Leciono B36 kaj “La majstro demandis sian disĉiplon, ĉu li estas sincera.” por Leciono B37. Per tiuj mi sentas la atmosferon de prof. d-ro Sasaki Teruhiro kun liaj karaj memoroj. (2023-04-02) 录入时间:2023/4/4 Hits:723 |