国际世界语博物馆,国际世界语博物馆

首页 > 通知公告

    Resuma regularo pri akceptado de internaciaj studentoj de Esperanto-fako

    Resuma regularo pri akceptado de internaciaj studentoj de Esperanto-fako en Zaozhuang-a Universitato de Ĉinio


    1. Ĝenerala situacio pri Zaozhuang-a Universitato


    Zaozhuang-a Universitato estas publika plentempa bakalaŭra universitato kun nunaj 23,300 studentoj kaj pli ol 1,500 dungitoj. La universitato havas 22 fakultatojn kaj nuntempe ofertas 70 ĝeneralajn bakalaŭrajn fakojn. Ĝi konstruis 10 interfakajn programojn inkluzive de literaturo, naturscienco, inĝenierado, administrado, pedagogio, historio, ekonomiko, jurisprudenco, kaj agronomio. Tiuj fakoj integras, subtenas unu la alian kaj disvolviĝas en kunordigita maniero. La universitato nuntempe havas du kampusojn, Shizhong kaj Xuecheng, kaj havas 23 eksperimente instruajn centrojn. El ili, la Eksperimenta Instrua Centro pri Komputiko kaj la Biologia Eksperimenta Centro estas demonstra centro pri instrua eksperimento en supera lernejo de Ŝandong Provinco. La tuta esplorinstrumentoj de instruado kaj scienco valoras pli ol 70 milionojn da dolaroj. La biblioteko havas kolekton de pli ol 4,85 milionoj da libroj de diversaj specoj.


    2. La konigo pri Esperanto-fako


    La Esperanto-fako celas kulturi studentojn kun solida lingvoscio, lerta kapablo kaj alta kvalito, kiuj povas adaptiĝi al la bezonoj de regiona ekonomia evoluo kaj socia evoluo, kaj samtempe kiuj kapablas lerte uzi Esperanton por okupiĝi pri instruado, interkultura komunikado, tradukado ktp. Ili ankaŭ povas labori en la kampoj de edukado, amaskomunikilo, ekonomio kaj komerco, kulturo, turismo kaj aliaj kampoj. Interalie, ili estas ampleksaj kaj aplikataj kompetentuloj kun internacia perspektivo kaj scipova uzo en la angla.


    3. La akceptaj kategorioj


    (1) Bakalaŭra grado


    Bakalaŭraj studentoj: La lernjaro daŭras 4 jarojn. Eksterlandaj studentoj formas sendependajn klasojn. Tiuj, kiuj trapasas la ekzamenon, povas akiri bakalaŭran diplomon pri literaturo kaj atestilon de Zaozhuang-a Universitato.

    Studentoj por la ĉina lingvo: La lernjaro daŭras 1 jaron.Tiuj, kiuj trapasos la ekzamenon, povos akiri atestilon pri la ĉina lingvo de Zaozhuang-a Universitato kaj povos daŭre studi alian fakon de la universitato.


    (2) La fako kaj la nombro pri la akceptotaj novaj studentoj


    Esperanta fako: 20 studentoj

    La fako de Ĉina Internacia Edukado kaj Ĉina Lingvo kaj Literaturo: 20 studentoj


    (3) Kondiĉoj de registriĝo


    Eksterlandanoj, kiuj estas en bona sano, ŝatas Esperanton kaj intersaĝas pri la ĉina kulturo, devas posedi altlernejan diplomon aŭ pli, kaj estas inter 18-26 jaroj.


    (4) Kontakto informo


    Kontaktu: uzzesperanto@outlook.com; tel: 86-632-3786905

    Retejo: https://e-muzeo.uzz.edu.cn

    Adreso:  Shijieyu Bowuguan, Zaozhuang Xueyuan, Bei’anlu 1 Hao, Shizhong, Zaozhuang, Shandong, Ĉinio. CN-277100

    录入时间:2024/9/26 Hits:482