国际世界语博物馆,国际世界语博物馆

首页 > 国际信息

    Forpasis Renato Corsetti

    En la aĝo de 83 jaroj forpasis Renato Corsetti, iama prezidanto de TEJO kaj UEA kaj honora prezidanto de ambaŭ asocioj. Corsetti ĝis sia forpaso restis la plej aktiva ano de la komitato de UEA. Li estis ankaŭ membro de la elekta komisiono de UEA, kiu preparas la elekton de la sekva estraro.

    renato2011-2048x1366

    Renato Corsetti dum vigla diskuto pri la statuto de UEA dum komitata kunsido en julio 2011. Foto: Peter Hauser.


    Renato Corsetti dum la lastaj monatoj fartis malbone kaj estis regule flegata en malsanulejo. Sabate la 1-an de februaro lia edzino Anna Löwenstein en la retlisto UEA-membroj publike respondis al esperantistoj, kiuj petis informojn pri lia farto:

    ”Antauhieraŭ li telefonis al mi en la vespero, kaj ni tre bone interparolis. Lia voĉo estis pli forta, kaj ĝenerale li ŝajnis farti pli bone. Do mi estis tre kuraĝigita, kaj komencis esperi, ke finfine li superis la problemojn. Kaj tamen, kiam mi revenis al la malsanulejo la postan matenon (hieraŭ), li estis nekonscia. Li restas nekonscia ĝis nun.”

    Tuj post kiam ŝi skribis la leteron, en kiu ŝi petis esperantistojn sendi kuraĝigajn mesaĝojn, ŝi informis, ke Renato forpasis.

    Renato Corsetti naskiĝis en Romo la 29-an de marto 1941, kie li dum multaj jaroj laboris kiel bankdirektoro. Ekde 1990 ĝis sia emeritiĝo en 2011 li estis profesoro pri psikolingvistiko en la universitato La Sapienza, kie li mem studis.

    Esperanton li lernis en la komenco de la 1960-aj jaroj. Li aktivis en TEJO, kies prezidanto li estis 1971–1973. Ekde 1973 li estis honora prezidanto de TEJO.

    Poste li dum jardekoj diversflanke aktivis en UEA, kiun li prezidis de 2001 ĝis 2007. Li estis membro kaj sekretario de Akademio de Esperanto. Li estis honora membro de UEA ekde 2011.

    En 2023, dum la Universala Kongreso en Torino, la estraro de UEA nomis lin honora prezidanto de la asocio. Samtempe kiel honora membro de UEA estis elektita lia edzino Anna Löwenstein.

    Kun Anna Löwenstein Renato Corsetti havis du komunajn filojn. Ĝis 2015 li loĝis en Palestrina apud Romo, poste en Londono.



    录入时间:2025/2/2 Hits:313