首页 > 世运博文Memore al mia amiko sro Petro De Smedt el Belgujo Antaŭ kelkaj jaroj, okaze miAntaŭ kelkaj jaroj, okaze mi kaj sro Petro fariĝis amikoj, do korespondado komenciĝis inter ni ambaŭ. Mi supozas, almenaŭ kelkcent leteroj aŭ retmesaĝoj interflugis inter Belgujo kaj Ĉinio skribitaj de ni ambaŭ. Jen estas la lasta letero al mi skribita de Petro : 1) Postklinike Iom strange, sed subite ĉiu el mia najbaraĵo, kaj ankaŭ Kjoko, ŝajnas konsideri min kiel baldaŭ mortanto! Mi ne komprenas! Nu ja, mi mem ne vere "vidas" min... sed mi ne povas imagi ke mi tuj iĝis tiel kaduka! Post kelkaj tagoj (la 4an de majo, ĉu merkrede?) mi iĝos 89-jara. Kaj nun, antaŭ kelke da tagoj, oni konstatis ke mia arteria sistemo, ke mia koro, ne plu estas kiel ĝi devus esti, ke estas iom (nu ja, eble multe?) da uziĝoj, iom da kalko ktp... Nu, kiom da viroj okdeknaŭjaraj vivas kun tute cent elcente sana koro? Mi supozas ... ke tre malmultaj! Mia najbaro, kiu bonege helpis nin kaj kondukis nin per aŭto, trideko da jaroj pli juna ol mi... ĵus rakontis al mi ke li ĉiutage glutas kvin pilolojn! ... Inter kiuj ankaŭ sangofluigaj... eble eĉ samaj kiujn mi devas gluti, ĉar jes... mi matene devas gluti kvin pilolojn, kaj vespere ankoraŭ unu plian.... Mi klopodos daŭrigi la vivon kiel ĝi estis antaŭ unu semajno! Mi ne suferis iun krizon! Nur ĉar mi konsultis la kuraciston, pro sento de malfortiĝo... oni malkovris la mankojn, kaj trovis necese tuj agi. Ĉu necesis? ... Fakte, tro malfruis.... ĉar oni en kliniko, post ĉiuj esploroj kaj ekzamenoj, konkludis (eĉ estis neniu interparolo, neniu interkonsento, neniu priparolo!) ke mi estis tro aĝa por esti operaciita, ĉar la operacioj estus tro riskaj. .... Kaj mi relative kontentas, ĉar mi jam serioze pripensis la eblecon rifuzi ĉiun plian traktadon. Mi ne speciale "suferis" en la kliniko, sed ... la tuta situacio tamen tute ne plaĉis al mi .... Mi tamen sentis min traktita kiel objekto. Ne flanke de la flegistinoj kaj flegistoj... ĉar ili estis multe pli afablaj, ĝentilaj kaj eĉ amikemaj ol mi iam ajn povis supozi. Nun mi klopodos batali por reakiri la rajton daŭrigi mian vivon kiel antaŭe. Mi sciigos al vi ĉu mi sukcesos... ĉar logike mi tamen devus sperti iun ĝeneralan plibonigon de mia sistemo pro la medikamentarado.... kaj mi vere esperas ke mi povos ankoraŭ tamen kelkajn jarojn daŭrigi. Sciu ke, ĝis nun, (kaj ankaŭ nun ne!) neniam montriĝis, ĉe mi, iu el la klasikaj simptomoj! Neniam dikiĝo de maleoloj, neniam korbatoj aŭ kordoloro... nur spirmanko ĉe marŝado... Dankon pro via simpatio! Petro 2023/4/28 2) depost tio li neniam kaj nenion skribis al mi! Leginte la lastan leteron supran de li, mi tuj respondis al li per la malsupra mesaĝo : Saluton ,kara amiko Petro! Akceptu de mi karesan konsolon ! Unue, mi donas al vi koran gratulon ke vi sukcese fuĝis el korkrizo helpe de kuracistoj kaj flegistinoj antaŭ kelkaj tagoj ! Antaŭe vi iom ignoris la atakon de gravaj malsanoj !poste vi ne estu tiel! Vi devas ripozi kun bona animstato ! Vi sendube povas pluvivi multe da jaroj kaj ofte korespondi kun mi en Esperanto ! Bone ripozu kaj obeu al via Kjoko ! Ne necesas respondi al mi ! Ĉion bonan ! Feliĉan naskiĝtagon en 4/majo! Aŭskultu al via kuracisto ! Kore Gajo via 2023/4 /29 Mi presentis ke lin trafis tre danĝera malsano, mortiga krizo! Do mi antaŭdeziris al li feliĉan naskiĝtagon en la 4-a/majo! Mi supozas, li certe tion legis, tamen ne povis, aŭ jam ne kapablis respondi al mi,kaj mi ne scias kiuj aferoj al li okazis. 3) Poste, la kvara de majo 2023j finfine alvenis, lia naskiĝtago! Do mi denove skribis jenan leteron al li por diri al li feliĉan naskiĝtagon. Jen mia letero, ankaŭ estas la lasta letero de mi skribita al nia samideano Petro el Belgujo! Saluton ,kara amiko Petro ! Hodiaŭ estas la kvara de Majo, ĝuste via naskiĝtago, tamen en nia lando estas la Tago de Junularo ,do mi nun kordeziru al vi :Feliĉan naskiĝtagon kaj estu ĉiam pli juna ! Bonan sanon kun vi ! Kore kaj fratece ! Gajo 2024/5/4 4) La supra estas mia bondezira letero al la naskiĝtago de 89 jaroj de Petro. Post sendo de la letero al mi mankis ia ajn reago tuttempe! Nur regas eterna silento, kvazaŭ ŝtono falis en maron. Post pli ol unu jaro, ŝajne komence de 2025j, mi informiĝis de unu el amikoj, ke sro Petro jam forpasis en maljunulejo de sia urbo en la dekdua de majo, 2024j, je siaj naŭdek jaroj kaj ok tagoj! Sro Petro estas unu el la eminentaj esperantistoj en la mondo. Li verkis multe da libroj ekz Granda Vortaro de la hollanda kaj Esperanto, Proverboj en Ok Lingvoj ktp. Li ŝatis korespondi en Esperanto kun geamikoj el diversaj landoj de la tuta mondo. Li estis ankaŭ sinologo, scipovis la ĉinan lingvon kaj havis belan amikecon al la ĉina popolo. Li havis multe da geamikoj el Ĉinio, laŭ mia scio, el ili estas almenaŭ tri :Liu Xiaozhe, Wang Yun kaj Gajo. Sro Liu Xiaozhe(Solis ) kaj sro Wang Yun ambaŭ estas elstaraj esperantistoj en nia lando. Inter mi kaj Petro ambaŭ leteroj aŭ mesaĝoj flugintaj estas ĉirkaŭ pli ol tricent. Por diskonigi la ĉinan kulturon al la mondo pere de Esperanto , li skribis ankaŭ multe da artikoloj al Verda Reto redaktita de la ĉina eminenta esperantisto Solis. Sro Petro kvankam forlasis de ni jam tiel longe , mi ofte memoras pri li, devas esti ke li vivas ankoraŭ en nia koro! Bonan ripozon en paradizo , kara amiko Petro de ni ĉinaj esperantistoj ! (Verkis Gajo 2025 /7/2 Ŝanhajo) 录入时间:2025/7/9 Hits:8 |