国际世界语博物馆,国际世界语博物馆

首页 > 国际信息

    ILEF 国际摄影大赛 2026——“影像中的一个世界” ILEF Fotokonkurso 2026 – “Unu Mondo en Bildoj”



    Organizita de Internacia Ligo de Esperantistaj Fotistoj (ILEF)
    主办单位:国际世界语摄影联盟(ILEF

    Limdato por sendo: 1-a de junio 2026
    投稿截止日期:202661

    Temo: “Unu Mondo en Bildoj” – Per lumo ni pontas la mondon
    主题:影像中的一个世界”——以光筑桥,连接世界


    1. Celo de la konkurso / 比赛宗旨

    La celo de ILEF Fotokonkurso 2026 estas antaŭenigi la fotarton inter esperantistoj tutmonde kaj kuraĝigi ilin montri la spiriton de Esperanto per la universala lingvo de lumo.
    Ni serĉas fotojn, kiuj pontas inter kulturoj, homoj kaj ideoj, montrante harmonion, diversecon kaj komprenon inter popoloj.

    本次大赛旨在促进全球世界语者的摄影艺术创作,鼓励大家以光的语言展现世界语精神。
    我们期待能跨越文化、民族与思想界限的摄影作品,展现人类和谐、多样与理解之美。


    2. Temo / 主题

    La ĉeftemo estas “Unu Mondo en Bildoj”.
    Fotaj verkoj povas libere interpreti la ideon, montrante homan amikecon, interkulturan dialogon, naturan belecon aŭ simbolan esprimon de paco kaj unuiĝo.

    大赛主题为影像中的一个世界
    参赛作品可自由诠释主题:表现友谊、文化交流、自然之美,或象征和平与团结的意象。


    3. Rajto partopreni / 参赛资格

    Ĉiu esperantisto aŭ amiko de Esperanto rajtas partopreni, sendepende de aĝo, nacio aŭ profesia nivelo.
    Profesiuloj kaj amatoroj estas samrajte bonvenaj.
    Membroj de la organiza teamo povas partopreni eksterkonkurse.

    全球任何世界语者或世界语之友均可参赛,不限年龄、国籍或摄影经验。
    职业与业余摄影师均可参加。
    主办方成员可投稿但不参与评奖。


    4. Teknikaj postuloj / 作品要求

    • Formatoj: JPEG / JPG / PNG, rezolucio ne malpli ol 3000 px ĉe la pli longa flanko, 300 dpi.
    • Maksimuma grandeco de unu dosiero: 10 MB.
    • Koloraj aŭ nigra-blankaj fotoj estas akceptataj.
    • Ĉiu partoprenanto rajtas sendi ĝis tri fotojn.
    • La fotoj devas esti propraj verkoj de la aŭtoro kaj ne publikigitaj en aliaj konkursoj aŭ komunikiloj.
    • Permesataj estas bazaj ĝustigoj (lumeco, kontrasto, kolora ekvilibro), sed ne gravaj manipuladoj kiuj ŝanĝus la enhavon.
    • La aŭtoro devas indiki uzitan fotilon aŭ telefonon kaj, se eble, la ĉefajn parametrojn (ekz. aperturo, obturatorrapideco, ISO).
      Por poŝtelefonaj fotoj, precizaj parametroj ne estas devigaj.
    • Se la foto estis farita per tradicia filmo (analoga fotilo), la partoprenanto devas skani la negativon aŭ presitan foton en alta rezolucio (minimumo 3000 px ĉe la pli longa flanko, 300 dpi) antaŭ sendo.
    • Ne estas akceptataj fotoj parte aŭ tute kreitaj per artefarita inteligenteco (AI), nek tiel nomataj “AI-generitaj” aŭ “deepfake” verkoj.
    • Ĉiuj partoprenantoj respondecas pri la laŭleĝeco de siaj fotoj laŭ la lokaj regularoj.
    • Ĉiuj verkoj devas respekti fundamentajn moralajn normojn: ne enhavu pornografion, perforton, diskriminacion, religian aŭ politikan propagandon, nek ajnan enhavon malrespektan aŭ ofendan al personoj aŭ grupoj.

    接受格式:JPEG / JPG / PNG;分辨率不少于3000像素(长边),300 dpi
    单个文件大小不得超过10 MB
    彩色或黑白均可。
    每人最多投稿三张。
    必须为作者原创,且未在其他比赛或媒体上发表过。
    允许基本修正(亮度、对比度、色彩平衡),但不得严重改动内容。
    作者需注明所使用的摄影设备及主要参数(如光圈、快门、ISO等)。
    若使用手机拍摄,可无需详细参数说明。
    如作品为传统胶片拍摄(模拟相机),参赛者须自行将底片或照片高分辨率扫描(长边不低于3000像素,300 dpi)后再提交。
    不接受全部或部分由人工智能(AI)生成或深度合成的图像作品。
    参赛者须自行确保作品符合法律与当地规定。
    所有作品必须遵守基本的道德规范:不得包含色情、暴力、歧视、宗教或政治宣传,以及任何侮辱或冒犯个人与群体的内容。


    5. Akompanaj informoj / 附加信息

    Por ĉiu foto oni indiku:

    1. Nomo de la aŭtoro (kaj pseŭdonimo, se dezirata)
    2. Lando / urbo
    3. Titolo de la foto
    4. Mallonga priskribo (maksimume 80 vortoj)
    5. Loko kaj dato de la foto
    6. Retpoŝta adreso

    每张作品需附以下资料:

    1. 作者姓名(及笔名)
    2. 国家 / 城市
    3. 作品标题
    4. 简短说明(不超过80字)
    5. 拍摄时间与地点
    6. 联系邮箱

    6. Senda maniero / 提交方式

    Fotoj kaj akompanaj informoj estu senditaj al: info@literaturavivo.com
    Post la sendo, vi ricevos konfirman retmesaĝon.

    作品请发送至以上邮箱:info@literaturavivo.com
    投稿后您将收到确认邮件。


    7. Juĝado / 评审方式

    La juĝkomisiono konsistos el tri ĝis kvin esperantistaj fotistoj-fakuloj elektitaj de ILEF.
    Kriterioj de taksado:

    1. Arta kvalito kaj originaleco
    2. Teknika perfekteco
    3. Kongruo kun la temo
    4. Emocia efiko

    评委会由三至五名世界语摄影专家组成。
    评审标准包括:

    1. 艺术性与原创性
    2. 技术水平
    3. 与主题契合度
    4. 情感表现力

    8. Premioj / 奖项设置

    Unua Premio – “Premio de Lumo” (1 premio)
    Diploma atestilo + internacia prezento en Literatura Vivo + libra donaco (reala libro kiel premio)

    Dua Premio – “Premio de Amikeco” (3 premioj)
    Diploma atestilo + reta ekspozicio + publikigo en la revuo Literatura Vivo

    Tria Premio – “Premio de Kreemo” (6 premioj)
    Diploma atestilo + mencio en la oficiala retejo

    Specialaj Mencioj (10 premioj)
    Por verkoj kun elstara originaleco, emocia forto aŭ kultura valoro.

    一等奖(光之奖)1名:证书 + 在《文学生活》发表 + 实物奖品(书籍)
    二等奖(友谊奖)3名:证书 + 网络展出 + 刊登于《文学生活》杂志
    三等奖(创意奖)6名:证书 + 网站刊登
    特别提名奖10名:用于表彰作品的原创性、感染力或文化价值。


    9. Publikigo / 作品展示

    La elektitaj verkoj estos prezentataj de ILEF en internaciaj nekomercaj ekspozicioj kaj publikigataj laŭ la premi-kategorioj.
    La aŭtoroj retenas ĉiujn rajtojn al siaj verkoj, sed permesas al ILEF nekomerce uzi la fotojn por reklamaj aŭ edukaj celoj kun mencio de la aŭtoro.

    入选作品将由 ILEF 在国际非商业展览中展示,并根据获奖类别在相关平台上发表。
    作者保留全部版权,但同意 ILEF 在署名的前提下,可在非商业宣传或教育用途下使用作品。


    10. Gravaj datoj / 重要日期

    Etapo / 阶段 — Dato / 日期

    • Komenco de la konkurso — 2025-12-01
      比赛启动 — 2025121
    • Limdato por sendo — 2026-06-01
      投稿截止 — 202661
    • Juĝado kaj selekto — 2026-06 ĝis 2026-07
      评审与筛选 — 20266月至7
    • Anonco de la gajnintoj — komence de aŭgusto 2026, dum la 111-a Universala Kongreso en Graz (Aŭstrio)
      开奖日期 — 20268月初,在奥地利格拉茨(Graz)召开的第111届世界语大会(UK)上公布获奖名单
    • Publikigo (en Literatura Vivo) — aŭtuno 2026
      刊载时间(《文学生活》)— 2026年秋季

    11. Kontaktoj / 联系方式

    info@literaturavivo.com
    www.ilef.info

    Por pliaj informoj, vizitu la oficialan retejon.
    欲了解更多信息,请访问官方网站。
    Per lumo ni pontas la mondon.
    以光筑桥,连接世界。

    录入时间:2025/11/5 Hits:106