
首页 > 国际信息ESPERANTO KIEL INTERFAKA KAMPO DE TRANSNACIA NOVIGADO: ALVOKO AL STUDENTOJ EL EŬLa universitatoj de Tours (Francio), Sevilla (Hispanio), Bamberg (Germanio), Parmo (Italio), Amsterdamo (Nederlando), Istanbulo (Turkio), Gento (Belgio) kaj Bukareŝto (Rumanio) kune ofertas unikan programon de Erasmus+ (Blended Intensive Programme, BIP: Miksita Intensa Programo) por studi Esperanton kiel interfakan kampon por transnacia novigado. La programo celas studentojn el la tuta Eŭropo, kiuj interesiĝas pri la rolo de lingvo en justa, egaleca kaj efika internacia komunikado, sendepende de sia fako aŭ studnivelo (bakalaŭra, magistra, doktora).La programo kombinas retajn lecionojn (de januaro ĝis majo 2026) kun surloka semajno en la Universitato de Tours (Francio), de la 1-a ĝis la 5-a de junio 2026. Partoprenantoj ricevos ĝis 6 ECTS-kreditojn, kiuj povas esti validigitaj en siaj studoj, kaj la vojaĝkostoj estos kovrataj de Erasmus+. La instruado okazos ĉefe en la angla (nivelo B1 postulata), sed oni enkondukos ankaŭ Esperanton laŭ la progreso de la partoprenantoj (se kandidatoj jam scipovas Esperanton, ili ne bezonos ĉeesti la enkondukan lingvokurson dum la unua parto de la programo). La programo esploros Esperanton el diversaj vidpunktoj: lingvistiko, filozofio, historio, socilingvistiko, geografio, literaturo kaj aliaj. Inter la respondecaj profesoroj kaj instruistoj troviĝas internacie agnoskitaj fakuloj, inter ili Philippe Planchon (Tours), Federico Gobbo (Amsterdamo), Ecaterina Lung (Bukareŝto), Martin Haase (Bamberg), Başak Aray (Istanbulo), Davide Astori (Parmo), Dennis Keefe, Denis Eckert, Pascal Dubourg Glatigny kaj aliaj fakuloj pri lingvoj kaj transnaciaj studoj. La limdato por kandidatiĝo estas la 15-a de novembro 2025. La reta (distance okazanta) fazo estos de januaro ĝis majo 2026, kun intensa semajno en Tours (Francio) de 1-a ĝis 5-a de junio 2026. Studentoj el la partneraj universitatoj kandidatiĝu pere de sia loka respondeculo, dum aliaj eŭropaj studentoj rajtas kandidatiĝi rekte al philippe.planchon@univ-tours.fr ĉiuj kun mallonga motiviĝa letero (10–20 linioj). UEA invitas siajn membrojn, landajn kaj fakajn asociojn, kaj ĉiujn partnerojn en la universitata medio aktive diskonigi ĉi tiun unikan ŝancon en siaj propraj lingvoj kaj komunikaj kanaloj (ekz-e en universitataj bultenoj, gazetoj, sociaj retoj). La programo montras kiel Esperanto estas universale aplikata en transnacia kunlaboro sen lingva hegemonio Kiel helpi: traduku kaj diskonigu ĉi tiun komunikon en via nacia lingvo; plusendu ĝin al universitataj medioj; invitu interesitajn studentojn kaj esploristojn kandidatiĝi antaŭ la limdato. Pliaj informoj troveblas en la retejo de la Universitato de Tours (https://www.univ-tours.fr/formations/master-arts-lettres-langues-mention-sciences-du-langage-parcours-linguistique-avancee-et-description-des-langues), ĉe la Instagram-paĝo de la Universitato de Amsterdamo aŭ en la retejo de TEJO (https://www.tejo.org/en/lernu-pri-esperanto-ricevu-6-ects/) . Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0. Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA: uea.org/aktuale/komunikoj La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/1265 Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu https://uea.org/via/retlistoj (necesas ensaluti) el UEA 录入时间:2025/11/12 Hits:24 |