
首页 > 国际信息INAŬGURIĜOS LA EKSPOZICIO “VOJAĜO. PER BICIKLO AL AZIO KUN ESPERANTO (1928–1932)Mardon, la 9-an de decembro 2025, je la 17:00 UTC inaŭguriĝos la ekspozicio “VOJAĜO. Per biciklo al Azio kun Esperanto (1928–1932)” en la Nacia Biblioteko de Pollando (al. Niepodległości 213, Varsovio). La ekspozicio, kuratorita de Pascal Dubourg Glatigny kaj Gabriela Skonieczna, estas frukto de ampleksa kunlaboro inter CNRS (franca nacia esplorcentro), la landa asocio de UEA Espéranto-France kaj la Nacia Biblioteko de Pollando kun la financa subteno de Région Île-de-France. UEA fieras pri la laboro de tiuj partneroj kaj estas aparte honorata, ke elementoj de la Biblioteko Hector Hodler (BHH), transdonita en 2023 al la Nacia Biblioteko, povis kontribui al tiu grava kultura realigo, kiu prezentas nian historian heredaĵon kaj la rolon de Esperanto en internaciaj kontaktoj. La ekspozicio rakontas la eksterordinaran vojaĝon de la juna franca esperantisto Lucien Péraire (1906–1997), kiu inter 1928 kaj 1932 per biciklo trapasis Eŭropon, Sovetunion, Japanion, Ĉinion, Sudorientan Azion kaj Indonezion, serĉante respondojn pri la kaŭzoj de milito, malamoj kaj malkompreniĝoj inter nacioj. Post jardekoj, danke al la laboro de la esploristoj, miloj da dokumentoj el lia vojaĝo (taglibroj, stenografiaj notoj, fotoj, korespondaĵoj, tekstoj en la franca kaj en Esperanto) estis remalkovritaj en Parizo, ciferecigitaj kaj estas nun je dispono de la publiko. La ekspozicio montras elektitan parton de tiu unika materialo kune kun dokumentoj el la BHH-kolekto, el la cetera Esperanto-kolekto de Nacia Biblioteko kaj el privata kolekto. La ekspozicio enhavas 17 montro-vitrinojn, ĉ. 150 objektojn, 5 grand-ekranojn kun centoj da fotoj, 30-metran geografian frizon, afiŝmuron kaj presitan kurtenon: ĉiuj prezentiĝantaj en tri temaj spacoj, kiuj montras la disvolviĝon de la Esperanto-movado en Eŭropo kaj Azio ĉirkaŭ 1930. La estrarano de UEA pri Kulturo, Zdravka Boytcheva, ĉeestos la inaŭguron. Akompanos ŝin invititaj gravaj membroj kaj kontribuantoj de UEA, kiel Barbara Pietrzak, ankaŭ nome de Pola RetRadio. Krome, kadre de sia vojaĝo al Varsovio, Boytcheva faros esplorojn pri historiaj partituroj de Esperanto-muziko, ligitaj al aparta iniciato pri dokumentado kaj vivigo de la Esperanto-muzika heredaĵo. UEA varme gratulas la kuratorojn, la partnerojn – speciale Espéranto-France – pro ilia rimarkinda laboro cele al la konservado kaj publika prezentado de valora parto de nia komuna kultura memoro. La ekspozicio restos vizitebla ĝis la 31-a de marto 2026. VOJAĜO. Per biciklo al Azio kun Esperanto (1928–1932) 9 decembro 2025 – 31 marto 2026 | Nacia Biblioteko, al. Niepodległości 213, Varsovio Malfermita de lundo ĝis sabato, 8:30–20:30 (loka horo) | Senpaga eniro Pliaj informoj: https://bn.org.pl | https://peraire.huma-num.fr
Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0. Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA: uea.org/aktuale/komunikoj La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/1271 Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu https://uea.org/via/retlistoj (necesas ensaluti) 录入时间:2025/12/10 Hits:31 |