
首页 > 国际信息UEA📚BRETO: DONACU POR TUTMONDA RETO DE BIBLIOTEKOJ KUNLABORANTAJ KUN UEA
UEA kun ĝojo anoncas la lanĉon de la strategia programo UEA-BReto por fortigo de la kunlaboro de UEA kun Esperanto-bibliotekoj tutmonde. Tio sekvas la jam sukcesajn kunlaborojn de UEA en Eŭropo, kun la Aŭstra Nacia Biblioteko en Vieno (kie estas la Internacia Arkivo de UEA) kaj la Pola Nacia Biblioteko en Varsovio (kie estas la Biblioteko Hector Hodler – BHH). Nun UEA plilarĝigas la geografion de la subteno al la Esperanta memoro inkluzive al aliaj kontinentoj. La programon subtenos la Biblioteka Fondaĵo de UEA, kiu ekde 2023 havas la celon subteni bibliotekojn kaj rilatajn agadojn tutmonde. Kaj viaj donacoj, kiuj subtenos la unuajn paŝojn de UEA-BReto, bonvenas ĉe https://uea.org/alighoj/donacoj/biblioteko.! </>>
En Azio (Zaozhuang, Ĉinio): UEA sendos 198 librojn al la Eo-biblioteko de la Universitato, kiu nun – kunlabore kun la E-fako de la universitato – funkcias kiel la Azia Biblioteko de UEA. Por kovri la kostojn de tiu unua sendo UEA celas kolekti ĉ. 2000 EUR per donacoj al la Biblioteka Fondaĵo. En Ameriko (Braziljo, Brazilo): UEA subtenos kunlabore kun Brazila E-Ligo la funkciigon de Biblioteko Carlos Domingues, la plej granda E-biblioteko en Ameriko. Por certigi ĝian funkciadon kaj pluan malfermitecon al esploristoj kaj la publiko kaj por subteni la klopodojn por starigo de kunlaboro kun la Universitato de Braziljo UEA celas kolekti same ĉ. 2000 EUR en donacoj. En Afriko (Rumonge kaj Buĵumburo, Burundo): UEA kunlaboras kun Asocio Nacia de Esperanto en Burundo (ANEB), kun la Biblioteko de la Eo-centro en Rumonge kaj kun la Universitato de Burundo en Buĵumburo por starigo de E-programo ĉe la universitato kaj por lerneja programo celanta la blindulan komunumon. Por tio ANEB, UEA kaj ILEI planas okazigi unuan seminarion pri Esperanto por profesoroj, en kiu partoprenos reprezentantoj de la universitato, de la registaro kaj esperantistoj, pro kio UEA celas akiri ankaŭ ĉ. 2000 EUR. En Eŭropo (Diest, Belgio): UEA donacos rulŝrankaron (antaŭe uzitan por BHH) al la Internacia Esperanto-Arkivo (IEspA) en Diest, Belgio, kaj planas liveri duoblaĵojn (kiujn jam havas Vieno kaj Varsovio) por kompletigi ĝian kolekton, tiel plifortigante novan eŭropan nodon de la kreskanta reto. UEA estas aparte dankema al Esperantic Studies Foundation (ESF), de kiu la programo ricevas gravan komencon: ESF, unue kontaktita, jam donacis speciale por UEA-BReto en 2025 la sumon de 2000 EUR por la Biblioteka Fondaĵo – kaj konfirmis, ke plu donacos en 2026 laŭ la progreso de la laboroj. Do, por ke UEA-BReto vere ekfloru, gravas ankaŭ la subteno de la tuta internacia Esperanto-komunumo, pro kio UEA invitas individuojn, klubojn, landajn asociojn kaj aliajn partnerajn organizaĵojn donaci al la Biblioteka Fondaĵo kun la indiko “UEA-BReto”. Per ĉirkaŭ 3-oble 2000 EUR, aldone al la donaco de ESF, en tiu unua fazo eblos: konkretigi la unuan liveron al Zaozhuang, firmigi la plufunkciadon de la Biblioteko! Carlos D omingues kaj klopodi por Esperanto en Burundo ligita al baldaŭaj universitata kaj porblindula agadoj. Tio estas la komenco de tutmonda biblioteka reto kunlaboranta kun UEA: aldone al Vieno kaj Varsovio, nun Zaozhuang, Braziljo, Rumonge kaj Diest eniras la reton, sed UEA-BReto estas nur en sia unua fazo. Pliaj bibliotekoj kaj kolektoj jam estas identigitaj por estonta kunlaboro por dua fazo – kaj UEA aparte klopodos pri aldono de biblioteko en Oceanio. La celo de UEA-BReto estas ampleksigi la tre gravan bibliotekan agadon ĝis nun faritan ĉefe en Eŭropo al dinamika, tutmonda reto de scio, memoro, esploro kaj edukado. Per UEA-BReto ni ne nur konservas librojn kaj dokumentojn: ni investas en homoj, komunumoj kaj institucioj favore al bibliotekistoj, esploristoj, instruistoj kaj lernantoj tutmonde, kio donas al Esperanto ankoraŭ pli vastan signifon kaj estontecon – kaj heredigas al venontaj generacioj la memoron pri nia pasinta kaj nuna agadoj. Ni – inkluzive de vi, donacanto – konstruas <! /span>nun la estontecon, kiun ni deziras akiri. UEA-BReto listiĝas kiel unu el la novaj strategiaj programoj de la Asocio kadre de la strategia plano por la periodo 2025-2030, AKIRI, aprobita de la Komitato de UEA en la 29-a de novembro 2025. Kiel strategia programo UEA-BReto kontribuas ĉefe al la strategiaj celoj “universitata enradikiĝo”, “financa daŭripovo”, “kunordiga efikeco”, “komunuma reto” kaj “kultura kaj scienca fortigo” kaj nerekte ankaŭ subtenos aliajn celojn de AKIRI. UEA antaŭdankas al ĉiuj pro ĉiu kontribuo al la Biblioteka Fondaĵo: https://uea.org/alighoj/donacoj/biblioteko. Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0. Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA: uea.org/aktuale/komunikoj La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/1269 Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu https://uea.org/via/retlistoj (necesas ensaluti) 录入时间:2025/12/10 Hits:34 |