国际世界语博物馆,国际世界语博物馆

藏品展示

    1960年11月6日E.Malgren写给《人民中国报道》的信

    藏品编号:0440112016328 藏品来源:捐赠 入藏时间:2013
    捐赠人:- 移交人:- 藏品年份:1960
    藏品质地:纸类 完好程度:完好 藏品级别:馆藏藏品
    藏品规格:- 藏品数量:1

    1(1)


    Ernfrid Cart MALMGREN (naskiĝis la 3-an de novembro 1899 en Köping, mortis la 28-an de marto 1970[1] samtempe kun sia edzino Linnea Malmgren) estis sveda instruisto kaj prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA).

    Direkciano de Sveda Esperanto-Instituto (SEI) kaj fakestro de ĝiaj kursa, financa kaj statistika sekcioj de 1930. Sekretario de Sveda Esperanto-Federacio (SEF) de 1931. Sekretario de Sveda Instruista EF, 1929-1931. Prezidanto de Sveda Esperanta Turista Asocio kaj Esperanta Turista Komisiono (ETK). Organizis plurajn Esperanto-kursojn en Stokholmo kun ekster- kaj enlandaj instruistoj de 1928; oficialajn Esperanto-kursojn por svedaj instruistoj somere 1928 kaj dum 1929-1931, subvenciatajn de la registaro; prelegvojaĝojn de L. Sinha, 1929-1930, tiujn de Scherer, 1931. Efektivigis grandajn turistvojaĝojn inter Svedujo kaj Estonujo, 1929-1931, kune kun Henrik Seppik. Ĉefo-delegito de UEA, 1933. Ĝenerala sekretario por la UK en Stokholmo 1934. De lia ,Sistema Kurso de Esperanto' (kun Seppik), 1932, vendiĝis 5000 ekzempleroj dum 5 monatoj.

    En 1934 li eniris la Estraron de UEA kaj okupiĝis precipe pri informado. En sia hejmo en Stokholmo li starigis Propagando-Centron, kaj dum la dua mondmilito li dissendis bultenojn pri la movado precipe en la okupitaj landoj.

    Post la kunfandiĝo de Internacia Esperanto-Ligo kaj UEA en 1947 li fariĝis prezidanto. Malmgren, kiu ofte estis malsana, en 1956 rezignis kvankam reelektita en 1955. Malmgren en 1962 ricevis la titolon Honora  Prezidanto.

    点击:91次