国际世界语博物馆,国际世界语博物馆

首页 > 征稿

    Karmemora d-ro Sasaki Teruhiro(Bak Giwan)


    2018年作者与佐佐木教授到老子故地考察


    Mi ne vidis la lastajn momentojn de li, sed mi supozas, ke li kredeble rememoris la belajn tagojn en la universitato Zaozhuang en siaj lastaj momentoj. Li ofte diris, ke la tagoj en la urbo Zaozhuang kaj en la universitato estas unu el la plej belaj tagoj de lia vivo.

    En 2016 mi unuafoje konatiĝis kun li, kiam mi eklaboris en la universitato, kaj en 2018 mi disiĝis kun li, kiam li revenis al sia hejmo en Japanio. Dum 2 jaroj mi kune laboris kaj najbare loĝis kun li en la tereno de la universitato. Li estis specialisto pri rusa literaturo kaj lingvo kaj en la universitato li instruis la rusan kaj Esperanton. Li multe interesiĝis pri la grandaj pensuloj de ĉina historio, ekzemple pri Konfuceo, Mozi, Mengzi, Zhuangzi, ktp. Li tradukis librojn pri ili. Mi memoras, ke li tre multe kaj sindediĉe okupiĝis pri la tradukado, eĉ suferante de okulmalsano. Liaj tradukoj de Mozi, Mengzi kaj Zhuangzi devas esti liaj vivlastaj verkaĵoj memorindaj kvazaŭ liaj monumentoj. Li de tempo al tempo diris, ke por liaj tradukoj ege inspirdonaj estis la vojaĝoj kun miaj al la naskiĝlokoj kaj tombejoj de la grandaj pensuloj troviĝantaj ĉirkaŭ la urbo Zaozhuang en la provincoj Shandong kaj Henan. Ankaŭ mi kaj mia edzino vojaĝante kun li multe lernis pri la grandpensuloj ĉinaj. Ni multe ĝuis kune la historietosajn vojaĝojn en 2018. Ili do restos ankaŭ por mi tre memorindaj vivspertoj kun li.

    Jen tre hazarda koincido inter li kaj mi. En 2017, kiam mi vojaĝis al Germanio, al la urbo Stutgarto por viziti mian filon loĝantan tie, mi eksciis, ke lia filino ankaŭ loĝas en tiu sama urbo. Tre interesa koincido~ Kaj tial en Stutgarto mi kaj mia edzino kaj ankaŭ la familio de mia filo kune renkontiĝis kun lia filino. Mi transdonis al ŝi kelkajn donacaĵojn de li, kaj ambaŭ familioj havis kune tre agrablan tempon tie.

    Kiam okazis la 2-a Komuna Esperanto-Kongreso inter Japanio kaj Koreio en la japana urbo Nara en la aŭtuno de 2018, la karavano de Zaozhuang Universitato estis varme regalita de li en bona japanstila restoracio, kaj li persone ĉiĉeronis nin al la granda turisma loko, la templo Todaiji ĉirkaŭ la kongresejo. Liaj sindonaj laboroj ankoraŭ restas vive en la koroj de tiamaj karavananoj.

    Mi provlegis liajn tradukojn de la grandpensuloj ĉinaj, kaj mi ektrovis, ke li havas ja multajn sciojn pri historio, filozofio kaj lieteraturo. Li referencis tre diversajn materialojn de diverslandaj verkistoj, kio do signifas, ke li scipovas multajn lingvojn. Jes, li ja estis tia homo.

    Mi tre bedaŭras, ke li tro frue forlasis nin, kaj samtempe mi deziregas, ke li vivu feliĉe en ĉielregno. Adiaŭ amiko~

    BAK Giwan (Koreo, Profesoro de Esperanto-Fako de Zaozhuang Universitato, Ĉinio)

    录入时间:2023/3/7 Hits:413