首页 > 征稿Memoro pri mia kara amiko(堀泰雄)La 27-an de februaro 2023 en la dua tago de mia vojaĝo en Nepalo, ĉe la vespermanĝa tablo la sekretario de Nepala Esperanto-Asocio s-ro Bharat Ghimire, kiu vidis sian saĝtelefonon, subite diris: "S-ro Sasaki, eksa prezidanto de KAEM, forpasis." La informo ŝokis min. Mi mutiĝis post eldiro de “Eĥ!”.
Moderna teknologio nomata saĝtelefono sciigis al mi la morton de mia kara amiko je vespermanĝo en Nepalo
Vespere mi eksciis morton de mia plej bona amiko, Tage mi senkonscie aĉetis budhanan pentraĵon en Patan, la urbo de metioj.
Mi pasigas sendormajn noktojn, rememoradante viajn ridetojn en malmola lito en Katmanduo
Dum mi dancis, akompanate de nepala popolkanto, miaj preĝantaj manoj estis ensuĉitaj en la ĉielon.
En novembro 2016, kiam okazis la 8a Azia Esperanto-Kongreso en Ĉinio. De dekstre s-ro Sasaki, mi, s-ro Semio kaj mia edzino.
La lukto de s-ro Sasaki kontraŭ malsano
En januaro ĉi-jare mi ricevis telefonvokon de s-ro Sasaki. "Mi baldaŭ ricevos operacion. Mi estas tre dankema al vi. Dank' al vi mi lernis multon pri Esperanto kaj povis traduki ĉinajn klasikaĵojn. Dankon. Adiaŭ." “S-ro Sasaki, ne tiel adiaŭu!” Mi laŭte kaj duonplore respondis al li. Post kiam mi finis la paroladon, mi ploregis kun larmoj. Mia edzino diris surprizite: "Vi ne ploris, eĉ kiam viaj patro kaj patrino mortis, ĉu ne?" Mi neniam pensis, ke mi tiom ploros. S-ro Sasaki estis tiel profunde gravurita en mia koro. Poste la 22-an de januaro, mi ricevis la suban retmesaĝon.
Karaj s-ro Hori kaj s-ro Iŝikaŭa, Mi revenis hejmen 19-an de januaro denove, atendas la futuron. Ĉi-foje mi eniradas en hospitalon, haltigante konton de bankoj, jam ne havante esperon de elhospitaliĝo. Tial do mi ne povas pagi por mia membro de JEI. Ne estas possible refari denove la konton. Do mi devas portempe foriri el JEI kaj Esperantujo. Mi tre bedaŭras, ke mi ne povas vidi vin, kiujn mi respektas alte. Via, Sasaki Teruhiro. 2023-1-22
Mi resendis al li ŝablonan respondon, ne tre bone komprenante lian seriozan situacion: "Mi certas, ke vi resaniĝos. Mi ŝatus revidi vin", sed neniu respondo plu venis. Kaj la 26-an de februaro la japanaj esperantistoj estis informitaj pri la morto de s-ro Sasaki de s-ro Sun (Semio) el Ĉinio.
« D-ro, prof, SASAKI Teruhiro forpasis hodiaŭumatene en Tokio. Semio »
S-ro Sasaki plendis pro problemoj en ambaŭ okuloj ekde la antaŭa jaro. La kuracisto diris, ke liaj okuloj estas premataj de tumoroj, do oni devas forigi tiujn tumorojn, ĉar ili premas la nervojn. En retpoŝto de aprilo pasintjare li skribis:
La 23an de aprilo 2022 Kara s-ro Hori, Mi ricevos la operacion de la tumoro ĉe pituitario pere de la trancilo tra nazo en 25-a de majo. La hospitalo estas fama, Tokia virina univ. La tumoro ne estas maligna. Sed la probableco de la sukceso estas 50-60%, ĉar la tumoro kovras la delikatan parton de la organo de hormonoj. En majo mi ricevos multajn ekzamenojn. Sed mi fartas nun tre bone. La kapdoloro malpliiĝas dank' al medicino. Mi finprovlegis la tradukon de Mengzi孟子, nun skribas la postparolon. La verko estos unu el plej bonaj en miaj verkoj. Jam sendis al Semio en Zaozhuang. Mi devas rapidigi la laboron, ĉar Semio estas malsana, kaj emeritiĝos baldaŭ. Sincere via, Sasaki Teruhiro, 2022-04-23
La 10-an de septembro 2022 Kara s-ro Hori, Mi ricevis la operacion de Gamma-tranĉilo, per kiu la tumoro estas portempe haltigita. La tumoro, nomata khordoma, estas maligna, sed ĝi ne estas kancero, kiu povas transiradi. Do ĉiufoje, kiam kreskas la tumoro, mi devas ricevi la operacion. Nun mi korektas la tradukon de Xunzi 荀子, atingis la duonon. Dum Semio laboras en la univ. Zaozhuang, mi devos sendi al li la verkon. Mi ne povas partopreni en la japana kongreso pro la malsano, pardonpetas. Sincere via, Sasaki Teruhiro. 2022-09-10
La 24-an de oktobro 2022 Kara s-ro Hori, Dank' al vi mi povis alveni al la nuna punkto. Koran dankon. Vi estas la unua, kiu altetaksis mian tradukon de ĉina klasikaĵo. Mi estas tre ĝoja, ke aperis el ĉinaj esperantistoj tiu, kiu taksas la nivelon de mia laboro. Miaj okuloj nun funkcias malbone. Ne sciate, ĝis kiam eblas al mi vivi kaj labori. Nun mi skribas komenton al Xunzi 荀子, intencas publikigi en la venonta jaro. Okuloj ege doloras. Mi volus vidi vin iam. Sincere via, Sasaki Teruhiro, 2022-10-24
La 10-an de novembro 2022 Kara Semio, Mi nun ekiras dormanta por eterne. Kuracistoj jam ne havas kapablon konkeri la kreskadon de la tumoro, nomata chordomo, kiun ili dumlonge operaciis al mi. Koran dankon por ĉio. Se Sun Shoude povus akcepti mian bibliotekon konsistantan el rusaj, japanaj kaj Esperantaj, mi ĝojegus. En Zaozhuang mankas rusaj libroj. Bv. trakti la aferon kunu kun mia edzino. La memoro de La Esperanto Arbaro por mi tre kara. Mi ege volus ripozi tie. Via, Teruhiro Sasaki, 2022.11.10 En la hospitalo de Tokia virina instituto.
* Esperanto-arbaro: Arbaro, kiun faris esperantistoj en Zaozhuang. La suba foto temas pri la Inaŭguro de “Espeanto-Arbaro” okazinta la 14-an de marto 2014. La plej maldekste staras s-ro Sasaki.
Kaj laste mi denove aperigos lian lastan mesaĝon:
La 22an de januaro, 2023 Karaj s-ro Hori kaj s-ro Iŝikaŭa, Mi revenis hejmen 19-an de januaro denove, atendas la futuron. Ĉiufoje, mi eniradas en hospitalon, haltigante konton de bankoj, jam ne havante esperon de elhospitaliĝo. Tial do mi ne povas pagi por mia membro de JEI. Ne estas possible refari denove la konton. Do mi devas portempe foriri el JEI kaj Esperantujo. Mi tre bedaŭras, ke mi ne povas vidi vin, kiujn mi respektas alte. Via, Sasaki Teruhiro. 2023-1-22,
Renkontiĝo kun S-ro Sasaki
Mi unuan fojon renkontis s-ron Sasaki dum "Promenado" de la 53-a Kanto-Esperanto-Kongreso okazinta en Kameido, Tokio, en 2004. La nomo de s-ro Sasaki troviĝas en la kongreslibro kaj li aperas en la komuna foto. En ĉi tiu tempo, mi ankoraŭ estis partatempa instruisto en universitato en la gubernio Aiĉi, kaj mi portis pezan tekon plenan de materialoj por la lunda klaso. S-ro Sasaki vidis tion kaj diris al mi: "Ni portu ĝin." En la kongreslibro de la antaŭaj jaroj mi ne povas vidi lian nomon, do en tiu ĉi jaro verŝajne estis lia debuto en Esperantujo. Post tio nia rilato iom post iom profundiĝis. En 2011, la jaron antaŭ ol s-ro Sasaki retiriĝis de la universitato Saitama, la 60-a Kanto-Esperanto-Kongreso okazis en lia universitato danke al li. Reveninte de la kongresejo, mi kaj s-ro Sasaki atendis trajnon sur la kajo de la stacio de Minami-Uraŭa. Mirinde ni povis vidi la monton Fuĵi fore sed tre klare kaj bele en la krepusko. S-ro Sasaki estis profesoro pri la rusa lingvo kaj literaturo en la universitato kaj ankaŭ havis doktorecon. Li devenas de la regiono Ĉikuhoo en la suda insulo Kjuuŝuu, kaj lia patro estis karbomineja inĝeniero aŭ io similla. Kiam mi parolis pri la Kuprominejo Aŝio kaj minaj laboristoj, pri kiuj mi interesiĝas lastatempe, li parolis nostalgie pri sia infanaĝo. Li estis diplomiĝinta pri rusa literaturo ĉe Tokia Universitato de Eksterlandaj Lingvoj. Li lernis la rusan praktike kiel interpretisto, ne nur en la klasĉambro. Li fariĝis instruisto de la rusa en la universitato Saitama, sed la rusa ne estas populara inter studentoj, do li kreis kurson nomitan "Orienteŭropa Literaturo" kaj en ĝi li uzis legaĵojn (ekzemple Andersen ktp.) en Esperanto, la angla, kaj la rusa, kaj akiris popularecon inter la studentoj. Laŭ mia impreso Universitato Saitama estas sufiĉe bona universitato, sed mi aŭdis de li, ke multaj el la gestudentoj ne sukcesis eniri en sian unuaelektan universitaton kaj sen alia elekto eniris la universitaton Saitama, tial ili ne havas memfidon pri si. Mi estis impresita de la vortoj de s-ro Sasaki, ke kiam ili eklernis Esperanton, ilia memfido estis draste restarigita. Mi vizitis lian klason unufoje, kaj trovis, ke la metodo estis tute ne unika. Iliaj studentoj nur tradukis la tekston laŭvice. Sed la studentoj estis feliĉaj lerni. Retiriĝinte el Saitama Universitato, li instruis en la Universitato Tokio kaj la Universitato Hitocubaŝi, eble havante similan kurson por fakte instrui Esperanton anstataŭ la rusan. De 2001 ĝis 2008 mi estis prezidanto de Azia Esperanto-Movado de UEA (KAEM). Mi vere volis plu labori en la tria oficperiodo, sed mi eksiĝis laŭ la regulo, kaj s-ro Lee Jungkee de Koreio sekvis min. Post 3 jaroj li retiriĝis. Mi plu havis potencon en la movado, kaj en 2010 mi sukcesis elekti s-ron Sasaki post s-ro Lee. Tio donis grandan ŝancon por lia vivo.
Dum lia oficperiodo venis al KAEM peto de Ĉinio dungi homon, kiu povas instrui Esperanton kaj la japanan lingvon en Universitato Zaozhuang, kaj s-ro Sasaki mem akceptis ĝin. En tiu universitato laboris ĉina esperantisto nomata Semio, kiu sukcese proponis al la universitata direktoro fondi Esperanto-muzeon en la universitato. Laŭ lia propono, en 2013 la luksa "Esperanta Muzeo" estis fondita kaj pli poste Esperanto-fako estis oficiale enkondukita. S-ro Sasaki certe multe kontribuis al tio. (Pri siaj paŝoj Semio mem skribis en la libro "Esperanto por mi, n-ro 5", kiun mi kompilis.) S-ro Sasaki tre interesiĝis pri lingvoj kaj ĉiun matenon li aŭskultis ĉiujn NHK-lingvajn kursojn. Krome lia dua edzino estis ĉina virino studinta en Universitato Saitama, do la ĉina lingvo estis preskaŭ lia hejma lingvo. Alivorte, s-ro Sasaki estis la plej taŭga homo, kiun la universitato Zaozhuang bezonis. Tiamaniere, li komencis sian novan vivon en Ĉinio kun siaj edzino kaj infanino ekde 2012 dum ĉirkaŭ ses jaroj. Komence de ĉi tiu tempo li kompilis lernolibro de la japana lingvo laŭ sia propra vidpunkto pri gramatiko, ĉar li estis tre malkontenta pri la konvencia lernolibro. Tion ordinaraj homoj tute ne povas fari.
Por li estis pli bonŝance, ke la universitato situis en la regiono, kie antaŭ pli ol 2200 jaroj agadis multaj filozofoj kiel Konfuceo, Mozi ktp. Pro iu kialo Sasaki interesiĝis pri ĉi tiuj pensuloj kaj unue komencis traduki verkaĵon de Mozi. La rezulto estis eldonita en 2017 kiel 400-paĝa libro. Estas malfacile kredi, ke la libro verkita de Sasaki, ne ĉina, nek specialisto pri la ĉina literaturo, estis eldonita. Estas pruvo, ke la universitato taksis la enhavon tiel alta. Mi ricevis ĉi tiun libron de s-ro Sasaki, eklegis ĝin en januaro 2018 ĉe la Esperanto-Sumoo kaj finis ĝin en marto. Mi forte sentis, ke s-ro Sasaki estas geniulo! Sur la paĝo "Referencitaj materialoj" de ĉi tiu libro estas listigitaj 130 ĉinaj materialoj kaj vortaroj, 92 eŭropaj kaj usonaj, kaj 177 japanaj. Mi povus legi japanajn materialojn, sed tiuj en aliaj lingvoj mi tute ne povus kaj eĉ ne havus volon deĉifri. Kiel s-ro Sasaki kolektis tiom grandegan kvanton da materialoj kaj kiel li povis legi ilin? Li diris, ke neniu iam tradukis Mozi-on tute. Precipe en la dua duono estas multaj notoj nekompreneblaj. Tial la antaŭaj esploristoj transsaltis partojn, kiujn ili ne komprenas aŭ laŭplaĉe tradukas ilin. La libro "Mozi" de s-ro Sasaki konsistas el la originala teksto sekvata de Esperanta traduko. Eĉ rigardante mallongan originalan tekston, mi ne povas diveni la signifon, do mi vere scivolas, kiel li elpensis la esperantan tradukon el ĝi. Unu el la kialoj de lia sukceso, kiujn li ofte menciis, estis "la tradicio kaj historio en Japanio pri kanĵi (ĉinaj ideogramoj)-studoj." Japanoj konas kanĵi-ojn ekde antaŭ 1500 jaroj, kaj nun ni povas lerni de, ekzemple, MOROHAŜI Tecuĵi, kiu kompilis la Vortaron Daikanŭa, kaj de ŜIRAKAŬA Ŝizuka, kiu estis konata kiel plej elstara esploristo de antikvaj kanĵi-oj. S-ro Sasaki diris, ke ili multe helpis lin en tradukado, ĉar li povis trovi kaŝitajn aŭ jam forgesitajn signifojn de kanĵi-oj en tiuj vortaroj. Due, li bone konis rusajn literaturon kaj penson. Kaj trie, danke al Esperanto. Fininte la tradukadon de Mozi, s-ro Sasaki eklaboris pri la Analektoj de Konfuceo, kiujn li ankaŭ kompletigis. Post tio, li ektradukis aliajn filozofojn kaj eble jam finis tion, kaj unu el la tradukaĵoj baldaŭ aperos en libro-formo.
En oktobro 2022 s-ro Sasaki ĝojis pro sekvaj laŭdaj vortoj de Trezoro, vicprezidanto de UEA.
Estimata d-ro Sasaki Teruhiro Mi kore dankas pro via permeso, ke mi faru prelegajn filmetojn per via libro. Viaj multaj tradukoj estas pli bonaj ol la tradukoj de ĉinoj. Tio ege ĝuigas min. Mi planas fari 100 filmetojn per la libro. La filmoj ĉefe aperos en Ĉinio. Fremdlandanoj povas aboni ĉe Mi havas ideon fari almenaŭ unu, du prelegojn pri via nova libro Xunzi, kaj la prelega filmeto aperu samtempe kun via libro. Mi deziras al vi rapidan saniĝon. Amike, Trezoro Huang Yinbao <trezoro@qq.com>
Kara estimata Trezoro, Mi estas ĝoja, ke vi, unu el la gravaj esperantistoj en Ĉinio, altetaksis miajn tradukaĵojn pli ol tiujn de ĉinoj. Mi strebis fari pli bonan tradukon en Esperanto ol tiuj en la japana kaj la angla. Via, Sasaki Teruhiro
Memoroj pri s-ro Sasaki
Mi konis lin en 2004, do mi havis multajn okazojn renkonti lin kaj liajn familianojn. Mi havas multajn neforgeseblajn memorojn pri li. Mi multfoje trinkis kun s-ro Sasaki post komitataj kunsidoj de Kanto-Esperanto-Ligo. Ni uzis la saman trajnlinion por reveni hejmen, sed li elvagoniĝis ĉe la stacio Saitama, proksime de Tokio, sed mi plu veturis 90 minutojn al Maebaŝi, do estis iom ĝene. Sed mi ne povis rifuzi lian inviton pri trinkado. Ni ofte kaj multe trinkis kaj dume babiladis pri diversaj aferoj: pri Esperanto-movado, pri lia tradukado, pri mia instruado en universitato kaj eĉ pri niaj personaj, iom kaŝendaj aferoj. Li amis bieron, dirante: "Mi havas alveliton, do mi ne povas manĝi ion pli malmolan ol tofuo."
Novjara Go-Turniro en 2018 (S-ro Sasaki dekstre, apude mi)
S-ro Sasaki ankaŭ ŝatis Go-ludon. En la novjara turniro de Esperantista Go-Asocio mi multfoje ludis en la Go-klubo de Sakurai Nobuo en Oosaki, Tokio. Li kaj mi havis proksimume la saman kapablon, do estis amuze ludi. En aŭgusto 2010, kiam ni kune partoprenis en Esperanto-Kongreso de Nordorienta Ĉinio, atendante en iu flughaveno, ni ĝuis go-ludadon per portebla go-tabulo, kaj mi venkis trifoje sinsekve. Mi ne povas forgesi lia bedaŭran mienon.
(Foto : taso, kiun mi aĉetis, kiam ni manĝis en ĉina restoracio en 2010. Sasaki estas plej dekstre kaj mi, plej maldekstre)
Post emeritiĝo s-ro Sasaki akiris kondukpermesilon, aĉetis aŭtomobilon kaj poste aĉetis malnovan domon en montara vilaĝo Okkai en la urbo Numata en la gubernio Gunma. La vilaĝo situas vere en montaro kaj tie loĝas nur gemaljunuloj. Tamen al li la vilaĝo tre plaĉis kaj li komencis loĝi tie. Kiam okazis la Granda Katastrofo en marto 2011 en Japanio kun la grandega cunamo kaj la nuklea akcidento, li estis en la vilaĝo. Li rakontis al mi, ke post la eksplodo de la nukleaj reaktoroj, li trovis sian aŭtomobilon kovrita maldense de io glueca. La vilaĝo estas 250 kilometrojn for de la nuklea centralo Fukuŝima, sed la nukleaj poluaĵoj flugis al ĝi. Neniu novaĵo pri tiu grava afero aperis en ĵurnalo. Mi loĝis/as en la sama guberino Gunma kiel li, do estas certe, ke ni elmetiĝis al la radioaktivaĵoj. Povas esti, ke lia tumoro estis kaŭzita de tiutempa radioaktivaĵo. Li loĝis en la vilaĝo dum kelkaj monatoj kun siaj edzino kaj filino kaj li volis plu vivi tie, sed finfine li rezignis tion, ĉar al la vilaĝo mankis infanoj kaj li bezonis 40 minutojn per aŭto por konfidi sian filinon al unu sola infanvartejo de la vilaĝo, transirante montopasejon. Li aŭ lia edzino faris tion ĉiun tagon matene kaj posttagmeze, kaj tio estis tro ĝena por ili, tial li rezignis tion post malpli ol unu jaro kaj revenis al sia eksa apartamento en la urbo Saitama. Tamen, dum semajnfinoj, li revenis al Okkai, ĝuante naturon. Mi vizitis lin tie unufoje kaj tranoktis. Matene li ellitiĝis ĉirkaŭ la 5-a matene, promenis kun kato per ŝnuro, kaj reveninte, li aŭskultis la lingvokursojn de NHK. Kvankam li estis tia geniulo, aŭ pli ĝuste ĉar li estis geniulo, li faris fuŝon kaj ridigis min en 2010, kiam Japana Esperanto-Kongreso okazis en Nagasako. Ni decidis iri al Gunkan-insulo en la maro de Nagasako. Antaŭe en la insulo vivis miloj da homoj por elfosi karbon el la fundo de la maro, sed antaŭ 50 jaroj ĝi estis forlasita en ruinoj. Sed nun tiaj ruinoj estas tre popularaj. Kiam ni du iris al la ŝipatendejo, s-ro Sasaki volis trinki bieron kaj trinkis. Mi ne estas geniulo, do mi retenis min kaj ne trinkis. Kiam venis la tempo por suriri la ŝipon, oni diris, ke "homoj, kiuj trinkis alkoholaĵon, ne rajtas" (ial oni eksciis, ke li trinkis bieron), kaj al li oni rifuzis enŝipiĝi. Por ebriaj homoj estas danĝere transiri de ŝipo al la insulo. Do nur mi ĝuis la turismon en la insulo, sed li perdis la okazon, kaj eble li pli trinkis dum enua atendado. Tamen, ŝajne li neniam bedaŭris pro la perdo de tiu valora okazo, insistante, ke ankaŭ resti en la haveno estas ĝuinde. Mi estis embarasita pro lia obstineco.
Mi povas skribi senlime memorojn pri s-ro Sasaki, do laste mi aperigos lian mesaĝon, kiu ĝojigas min.
Kara s-ro Hori, Spite al postefekto mi sentas min energia, ke mi nepre plenumos la taskon, donitan de la Ĉielo al mi. Mi estas feliĉa, ke s-ro Hori ekzistas antaŭ mi. Vi faris kaj faras la grandan aferon. Tio estas bona modelo por mi. Sasaki Teruhiro, 2022-06-08
Laŭ li, estas mi, kiu igis lin geniulo. Do tio signifas, ke ankaŭ mi estas geniulo, pli talenta ol li. Ĝis mia morto mi memoradas lin kiel la plej karan amikon en mia vivo.
Portreto de s-ro Sasaki farita de Helga Plötner (germanino)
(作者系:国际世界语协会前领导成员,亚洲世界语运动协调委员会前主席) 录入时间:2023/4/4 Hits:917 |